ILEI kun plezuro anoncas la aperigon de la Simpozia Kajero el nia
Konferenco en Parma en 2006, kiu estis organizita kunlabore kun la
Universitato de Parma (Departamento pri Fremdaj Lingvoj kaj Literaturo),
Itala Esperanto-Federacio kaj la itala sekcio de ILEI.
La kajero estas trilingva (Esperanta, angla, itala) kun 53 grandformataj
paĝoj. Ĝi troviĝas nun en la retejo de ILEI
Ni kore dankas al la organizintoj de tiu evento, al nia redaktoro Jozefo
Nemeth kiu akceptis la komision de la nova estraro plenumi la lastajn
partojn de la enpaĝiga kaj kunordiga laboro, al la lingvaj reviziintoj,
kaj al la kontribuintoj, kiuj devis tro streĉi sian paciencon, atendante
tra kvar jaroj por vidi la fruktojn de sia laboro.
La kajero krome prezentas apendice resumon pri la enhavo de la Simpozio en
Kaunas, Litovio en julio 2005.
La retversioj de la kajeroj el Parma kaj Krakovo estas senpage je via
dispono, sed ni petas vin memori, ke eĉ reteldono por ILEI tute ne estas
senkosta! Por helpi al ni kovri tiujn kostojn, kaj realigi iliajn aperigojn
en presita formo, kaj subteni la novan simpozion en Kopenhago en julio
2010, viaj donacoj al nia Fonduso Szerdahelyi tre bonvenas. Legu pri niaj
fondusoj kaj kasoj en la financa parto de la retejo
Stefan MacGill, Prezidanto, ILEI